Preĝo de la Jubileo


Patro, kiu estas en la ĉielo,
la fido, kiun Vi donis al ni
pere de Via Filo Jesuo Kristo, nia frato,
kaj la flamo de amo,
verŝita en niajn korojn de la Sankta Spirito,
reveku en ni la benitan esperon
en la alveno de Via Regno.
 
Via graco transformu nin
en dediĉitajn kultivistojn de la evangeliaj semoj
kiuj pli kreskigu la homaron kaj la tutan kosmon,
en fidoplena atendo

de novaj ĉieloj kaj teroj,
kiam venkitaj la potencoj de l’ Malbono,  
manifestiĝos Via gloro eterne.
 
La Jubilea graco
revivigu en ni, pilgrimantoj de espero,
la aspiron al spiritaj bonoj,
kaj surverŝu la tutan mondon

per la ĝojo kaj paco de nia Redemptoro.
Al Vi, eterne benata Dio,
estu laŭdo kaj gloro en ĉiuj jarcentoj.
Amen.

Firma-PAPA-Francesco.png